Malferma Letero
Jen nova rubriko en mia blogo: "Malferma Letero".
Kelkfoje, iam ajn, mi skribos tie ĉi, aparte por la brazilaj esperantistoj.
Tiel mi multe skribos kaj ne ŝtopos viajn leterkestojn.
Mi esperas atingi mian celon kaj trovi viajn komentojn ĉi tie.
__________________________________________
Jen nova rubriko en mia blogo: "Malferma Letero".
Kelkfoje, iam ajn, mi skribos tie ĉi, aparte por la brazilaj esperantistoj.
Tiel mi multe skribos kaj ne ŝtopos viajn leterkestojn.
Mi esperas atingi mian celon kaj trovi viajn komentojn ĉi tie.
__________________________________________
Lastatempe, iomete pli ofte ol antaŭe, aperas en ĵurnaloj kaj revuoj atakoj subtilaj aŭ ne, seriozaj aŭ ne, rektaj aŭ ne, al Esperanto. Ŝajne aperis "ondon" piki al Esperanto. Oni mencias Esperanton inter la linioj skribitaj pri aliaj temoj kvazaŭ naturaj citaĵoj tiamaniere ke la legantoj kiuj ne konas Esperanton kredas kaj formas opinion pri Esperanto iom post iom, sen percepti tion. Kompreneble, malfavoraj opinioj.
La esperantistoj reagas. Respondas. Sed, bedaŭrinde, ne ĉiam strategie.
Respondi strategie estas respondi per bonedukitaj vortoj, kun argumentoj teknikaj aŭ simple logikaj kaj ne ataki al personoj sed al ideoj. Ni ne forgesu ke tiu persono kiu legos niajn reagojn estas tiel fieraj kiel ni. Aŭ iomete pli. Vundi iliajn orgojlojn ne estas bona strategio. Krom tio, ne estas la celo de tiu kiu respondas ĉar ne helpas al Esperanto.
Ni memoru ke la opinio de tiu persono kiu mistaksis Esperanton ankaŭ estas rezulto de nia propra malsukceso. Jes. Ni ankoraŭ ne sukcesis disvastigi amasnivele "kio Esperanto estas" kaj ili simple ne scias. Ili ripetadas onidiroj kaj pseŭdoscioj. Fakte estas kritikinda sinteno paroli pri tio kio ni ne konas, sed ofendi ankaŭ estas kritikinda sinteno. Precipe se tiu sinteno estas flanke de esperantistoj.
Ni zorgu por ne agi kontraŭe al niaj principoj. Ni estu pacemaj, afablaj, fratecaj, komprenemaj kaj firmaj samtempe. Estas vera danĝero por Esperanto se esperantistoj agus kiel fanatikuloj.
Alia grava punkto estas bone analizi la vortojn publikitajn pri Esperanto antaŭ ol respondi. Ni ne restu tro sindefendemaj kaj malfermu niajn korojn kaj kapojn. Ni evitu miksigi la tekstojn verkitajn de du malsamajn personojn tiamaniere ke ni "pugnobatu" al iu pro alies verkaĵo.
Bona konsilo estas skribi la respondon sed ne sendi tuj. Atendu por sendi en la sekvonta tago. Relegu vian respondon antaŭ ol sendi kaj se eble, petu al alia esperantisto legi kaj komenti vian tekston antaŭ ol sendi ĝin.
Ni respondu ĉiam sed, efike. Kaj agresemo nur efikas por ankoraŭ pligrandigi la malestimon de tiu kiu ne konas Esperanton rilate al ĝi kaj kunlaboras por ke tiu kontraŭulo decidu neniam informiĝi pri Esperanto kaj neniam ŝanĝi sian malfavoran sintenon. Pensu pri.
Brakumon al ĉiuj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário